07/02/2017
Saluton, Amikoj! (English follows)
Post nur du-tri tagoj, ni renkontos nin ĉe NASK. Ni antaŭĝuas vidi kaj renkonti vin ĉiujn. Ni havos tre plenan kaj varian programon, en kaj ekster la klasĉambro. Vi havos multajn elektojn. Inter tiuj elektoj estas la programo de Kino-Teatro-Festivalo (KTF), kiu subtenas al via lernado per kulturaj kaj kreaj ebloj. Dum la nuna jaro, ni havos sesiojn pri muziko kaj kantado; pri farado de mallonga video; kaj pri registrado de son-dokumentoj.
Tiu lasta okazos kadre de projekto, kiu helpos al la movado kaj al lernantoj de Esperanto. Kiel vi scias, antaŭ nelonge, Lee Miller kaj lia teamo preparis iom ĝisdatan version de la libro, Esperanto: Learning and Using the International Language de David Richardson (kromnomo: La Richardson-Libro). Dum KTF, ni registros ĉiujn dialogojn kaj vortlistojn en la libro, kaj ni disponigos la son-dosierojn senpage al ĉiu deziranto. Tiel, novaj lernantoj povos aŭdi la sonon de la lingvo, kaj la vortoj kaj frazoj, kiuj aperas en tiu libro. Tio helpos al la lernantoj komenci per bonaj modeloj de prononco kaj intonacio. Ni bezonos vian helpon en registrado kaj ankaŭ en legado de la diversaj tekstoj de la libro.
Inter aliaj aferoj, KTF celas plibonigi niajn sciojn kaj kapablojn pri kreado kaj teknologio. Kadre de tio, KTF kunlaboras kun UEA en ties serio de seminarioj, Aktivula Maturigo (AMO) http://aktivulo.net/eo/amo . Ni fieras esti AMO 37.
Plia elemento de KTF 2017 estos la preparo kaj prezento de nova Kviztorio. Se vi ĉeestis dum 2016, vi vidis radiodramon pri tiu fantazia kviz-programo. En la nuna jaro, Kviztorio estos vera kvizo (tamen, ankoraŭ ŝerca). Ĝi ne havos verkitan dialogon, nek antaŭviditan rezulton. Do, ni multe malpli devos antaŭprepari, sed ni ja bezonos Kvizestron kaj Juĝistojn, kaj ĉiujn en la spektantaro, kiuj estos plena parto de la kvizo.
Ni esperas ke iuj el tiuj elementoj interesos vin, kaj ke vi partoprenos ilin, por aldoni al via sperto en NASK.
Bonvenon al la kultura kaj krea KTF!
Derek Roff, Alena Adler, Chuck Mays, Alex Miller
[email protected]
estas projekto de UEA por kapabligo de gvidantoj de Esperanto-movado. La projekto estas realigata kiel serio de seminarioj kutime dum aliaj renkontiĝoj diversloke sur la Tero.